"Esperanta punkto« en la literatura vespero "Brežice en poezio kaj prozo"

 
Merkrede, la 15-an de oktobro 2014, en la Kafejo Brežice denove estis la gaja kultura atmosfero. Enkadre de la okazaĵoj "Oktobro de Brežice", dediĉita al la festo de komunumo Brežice, okazis belan literaturan "La vespero ĉe la petrolampo - Brežice en poezio kaj prozo." Ĝin formigis la Literatura sekcio "Vorto" kaj la miksita kantĥoro, ambaŭ el Kultura societo "Franc Bogovič" Dobova. La okazaĵo estis kreita surbaze de la ideoj de la senlacaj verkistoj, la prezidanto kaj la membroj de la koncerna sekcio gesinjoroj Rudi Mlinar kaj Ivana Vatovec.

Multaj membroj de la sekcio en poeziaj kaj prozaj verkoj prezentis ekstreme interesajn rakontojn de historiajn kaj aktualajn eventojn kaj vidpunktojn, asociitaj kun Brežice. Tiel diris pri Brežice en "unu loko", kiun povus uzi ĉiu, kiun interesigas la historia kaj la aktuala pulso de "mia urbo". Por la escepta muzika kolordiverseco de la vespero prizorgis la gekantistoj de koncerna kantĥoro kun sia harmonia kantado sub la taktobastono de Monika Abram.

 

 

La esperantistoj scenas

 

Speciala parto prezentis la sceno de esperanta grupeto el EKP, Anton, Reneja Mihelič kaj Edi Zanut. Prezentita estis la renkontiĝo de du amikoj-esperantistoj, kiuj parolis pri Esperanto kaj esperanto-instruado, organizita de la klubo kaj Biblioteko Brežice.

Fine plaĉis la bongusta manĝeto, preparita de Reneja. Domaĝe ke la okazaĵon ne ĉeestis ankaŭ iu ĵurnalisto, kaj ankoraŭ iu el la nova komunuma aŭtoritato ne estus superflua.

 

Teksto: A.M.

Foto: J.P.