10-a kongreso de EEU

Rijeka, Kroatujo, de la 6-a ĝis la 12-a julio 2014

___________________________________________________________________

ESPERANTA MOVADO SUR LA LOKA NIVELO

(La ekzemplo de bona praktiko)

 

Anton Mihelič

Esperanto-klubo Posavje, Slovenujo

antonmhl@gmail.com

Reviziis: Vinko Ošlak

 

RESUMO

 

La aŭtoro de la artikolo montras la transiron el Esperanta studrondo en la fondon de la Esperantista klubo, kaj tio en la plej eleganta kaj simpla maniero, kunligante la klubon al la jam fondita literatura sekcio en la kadro de la loka kultura societo.

En daŭrigo estas en la artikolo prezentita la bunta paletro de agadoj de la klubo, publicitaj en diversaj amaskomunikiloj, estante tiel grava kontribuo al la disvastigo de la ideo de Esperanto.

En la finaj pensoj la aŭtoro de la kontribuo kritike atentigas al la neceso enkludi Esperanton en lernejojn kaj aliajn organizaĵojn, precipe de junuloj, kaj en ĉiujn pli gravajn publikajn eventojn, sur ĉiuj niveloj de la socia agado.

La kontribuo estas pliriĉigita per fotoj, kiuj la leganton aldone konvinkas pri la diverseco kaj larĝa orientiĝo en la laboro de la loka Esperanto-klubo kaj pri la entuziasmo de ĝiaj membroj.

 

  1. ENKONDUKO

La celo de ĉi tiu kontribuo estas prezenti unu el eblaj ekzemploj de bona praktiko, kiel "ekbruligi kaj eksciti la fajron" de la esperanta ideo per nealtrudaj, bone preparitaj formoj de edukado kaj esperantaj kulturaj eventoj. Tio estas la Esperanto-Klubo Posavje (EKP), regiono en la sudoriento de Slovenujo. Ĉi tie interplektiĝas tiel egalrajto de kunlaborantoj, sufiĉa motiviga-cela orientiĝo, fleksebleco kaj agrabla societumado de lernantoj de Esperanto, kiel ankaŭ escepta preteco kaj meminiciato ĉe la membroj de la klubo por efektivigi sufiĉe allogajn kaj diversajn formojn de agado. Tiu faro povus havi tiel fortan puŝforton, ke la membroj de la Esperanto- klubo/societo meminiciate diversmaniere popularigas la ideojn de Esperanto kaj generas ideojn por novaj kaj novaj formoj de Esperanto-edukado kaj konsciigado de la loĝantaro pri tiu ideo en la loka kaj pli larĝa medioj. Ĉi tie estas necese aldoni, ke la menciita agado devas fariĝi daŭra kaj publika, ĉar nur tiamaniere ĝi havas eblecon atingi kontentigan nivelon de "esperanta konsciigado " de la loĝantaro en unuopaj medioj.

Establante la ĝermojn de la Esperanto-movado, kiu estas la temo de ĉi tiu kontribuo, oni nepre bezonas bonan mezuron da toleremo kaj persisto, tiel la aŭtoro de tiu ĉi artikolo, kiel ĉiuj aliaj agantoj, kiuj diversmaniere estas inkluzivitaj en la procesoj de disvastiado de la esperanta ideo.

 

 


  1. TRANSIRO DE LA STUDRONDO EN LA KLUBON DE ESPERANTISTOJ

 

La studrondo sub la nomo "Esperanta babilejo", iniciatite de la aŭtoro de ĉi tiu kontribuo, estis efektivigita enkadre de la Popola Universitato Krško, en la tempo de la 4-a de oktobro 2012 ĝis la 24-a de januaro 2013, en Ekonomia kaj Komerca mezlernejo Brežice, entute 30 instruhoroj.

 

 

Momento el la laboro de la studrondo "Esperanto - babilejo"

 

La studrondo karakteriziĝis antaŭ ĉio laŭ la escepta elano de siaj partoprenantoj kaj laŭ la diverseco de sia laboro, observante la plurkomunikan alpaŝon (klasika laborformo, uzo de elektronike ekipitaj kursoj, legado, tradukado, skribado, kantado el la tradukita stoko de slovenaj popolkantoj, eta ekspozicio pri la laboro de la kursanoj ktp.). La kursanoj diligente laboris ankaŭ hejme, ja ilia mentoro per elektronika poŝto insiste dissendadis novajn kaj novajn hejmtaskojn. Kelkaj uzis ankaŭ la klaĉejon sur la elektronika portalo Lernu kaj tiel jam konvinkiĝis pri la escepta uzebleco de Esperanto en la internacia komunikado.

La kursanoj sian lingvoscion ĝoje prezentis al la gvidantaro de la Slovena Ligo por Esperanto kaj de la Popola universitato kaj al la konata esperantisto kaj publicisto Vinko Ošlak. La menciitaj personoj ja kun ĝojo reagis al la invito de la kursanoj por ilin viziti. Je tiuj kazoj ekaŭdiĝis babilado en Esperanto, kie la helpo de la spertitaj esperantistaj gastoj bone utilis, same iliaj utilaj informoj pri la eblecoj de la individua kaj same de la kolektiva lernado de Esperanto.

 

 

"Ronda Tablo" de studrondo kun Vinko Ošlak (dua de maldekstre) kaj eta ekspozicio (dekstre)

 


Inter alio la kursanoj kudris esperantan flagon kaj produktis grafikan bazon por posta emblemo de Esperanto-klubo Posavje kaj alkroĉa signo »Mi parolas Esperanton«, kiun la anoj fiere portas sur siaj vestoj je diversaj okazoj.

La kursanoj tre sukcese sin prezentis enkadre de aparta »Festivalo de studrondoj«, organizite de Popola universitato Krško en majo 2013 en Krško kaj enkadre de la tutslovena »Karavano de studrondoj« organizite fare de Andragogia centro Ljubljana kaj Instituto por edukado kaj kulturo de la municipo Črnomelj, en junio 2013, en Črnomelj. Okaze de ambaŭ eventoj la anoj de la kurso rakontis pri si kaj pri sia sindediĉo al la esperanta ideo. Ili kandis unu el slovenaj popolkantoj, tradukitaj en Esperanton.

 

 

Grupo de studrondanoj ensceniĝis en la "Festivalo de studrondoj" en Krško

 

La studrondon finis sep esperantistoj-komencantoj, kio signifis por la unua fojo elstaran sukceson.

Jam dum la daŭro de la kurso naskiĝis ideo fondi Klubon de esperantistoj Posavje. Tio efektiviĝis 14-an de februaro 2013, kiam okazis la fondkunveno de la plimulto da kursanoj. Per aparta decido la Klubo 1-an de marto samjare aliĝis al Literatura sekcio »Vorto«, kiu aktivas enkadre de la Kultura societo »Franc Bogovič« Dobova. La uzita maniero esence simpligis la procedon por fondi la klubon.

En marto samjare Esperanto-klubo Posavje fariĝis kolektiva membro de Slovenia Esperanto-Ligo.


 

 

El »Karavano« en Črnomelj

 

  1. ROLO DE KEP POR LOKA DISVASTIĜO DE ESPERANTA IDEO

 

Fondinte la Klubon kaj per pluraj publikaj aranĝoj, ĉe kiuj partoprenis la anoj de EKP kaj per riĉa publicado de artikoloj pri la agado de la esperantistoj en Posavje la Esperanto-movado en la regiono de Posavje kaj ankaŭ pli larĝe akiris distingecon.

La ĝisnuna aktivado de EKP atingis enviindan dimension. Indas mencii antaŭ ĉio sekvaj aktivadoj:

-       Kunlaboro ĉe literaturaj vesperoj kaj aliaj aranĝoj, proponitaj de la literatura sekcio, al kiu la Klubo apartenas (ekz.: honore al la slovena kulturfestotago, literaturaj vesperoj omaĝe al pli gravaj slovenaj literaturistoj, prezento de komikaĵo »Esperanto en Dobova«, omaĝo al la Tago de la tero kaj Tago de Eŭropo, omaĝo al la tago de Zamenhofo, antaŭvidita salutalparolo en Esperanto okaze de la ĉi-jara festo de 1-a de majo sur la monteto de Šentvid super Čatež ob Savi ktp.). Tiucele la prezentantoj legas tekstojn, konvenaj por la okazo kaj poeziaĵojn en Esperanto, kantas kantojn, tradukitaj en Esperanton – kaj tion ili klopodas aranĝi tiel, ke ne estiĝas sento, ke Esperanto estas altrudata, kaj samtempe la aranĝo por la publiko estu laŭeble afabla kaj ankaŭ iomete distra.

-       La kunaranĝado de la interkonsiliĝo de la slovenaj esperantistoj en Čatež ob Savi, kune kun SlEL, kie la partoprenantoj interkonsentis pri gravaj pluraj iniciatoj por disvastigi Esperanton en Slovenujo.

-       La partopreno ĉe la Internacia konferenco de esperantistoj Alpoj-Adrio en Izola kaj okaze de la Tago de Zamenhof en Maribor, kie estis emfazita ankaŭ la aktivado de EKP.

 

La delegacio de EKP ĉe la internacia konferenco "Alpoj-Adrio" en Izola

 

-       La aranĝo de la vojaĝpriskriba prelego de la gastanta esperantisto pri sia vizito en Brazilo, en la Biblioteko de Brežice, kio siamaniere atentigis pri la ekzisto de la Esperanto-movado en la regiono.

-       La deklaro fare de la prezidanto de la Literatura sekcio, la slovena verkisto kaj esperantisto Rudi Mlinar, pri sia persona aparteno kaj pri la klopodoj de EKP por disvastigi Esperanto-ideon, en la programero de la radiostacio Klagenfurt.

-       La regulaj societumaj kaj klerigaj renkontiĝoj por la anoj de EKP okaze de siaj kunvenoj en la kafejo en Brežice »Kafejkunvenaj vesperoj kun Esperanto« kaj eĉ kunvenoj en privataj loĝejoj de la anoj.

 

 

El la konsultado de Slovenaj esperantistoj en Čatež ob Savi

 

-       EKP en la pasinta tempo tre klopodis organizi diversajn formojn de Esperanto-lernado en lokoj, kie troviĝas precipe pli junaj homoj (provo realigi lernadon kaj komencan kurson por la Studenta Klubo en unu el altaj lernejoj en Novo mesto, por la lernantoj de unu el junularaj centroj, propono prelegi pri Esperanto por mezaj kaj elementaj lernejoj, provo starti novan studrondon de Esperanto enkadre de unu el Popoluniversitatoj ktp.). Tiuj menciitaj klopodoj estis sensukcesaj, tamen oni devas emfazi, ke EKP ankaŭ tiamaniere bone informis la larĝan publikon pri la fakto, ke en la regiono Posavje troviĝas homoj, kiuj sentas valora doni al Esperanto tian pozicion en la internacia komunikado, kia al ĝi kiel la plej ĵusta kaj demokratia lingvo en la mondo, konvenas.

 

 

En la malantaŭa vico: partoprenantoj de EKP en Zamenhof - tago en Maribor

 

-       Aparte grava por la Esperanto-movado en Posavje estas la sukcesa realigo de la 30-hora senpaga kurso por komencantoj pri la bazaj konoj de Esperanto »Renkontiĝoj kun Esperanto«, urganizite fare de EKP kaj Biblioteko Brežice, kun partopreno de naŭ partoprenantoj, kio estas grava bazo por plia kresko de EKP kun novaj membroj.

-       La esperantistoj de Posavje estas tre agemaj rilate komunikadon inter la esperantistoj ene de Slovenujo kaj en la mondo (e-poŝto, vizitoj ktp.).

-       Tre grava estas la individua lernado de Esperanto el la disponigebla literaturo, aŭd-vidaj rimedoj kaj e-portaloj de esperantaj organizaĵoj kaj e-kursoj.

-       Provizita estas regula akompanado de informoj pri eventoj kaj agadoj en la kampo de Esperanto: Google www.edukado.net, www.lernu.net, www.esperanto.si, eldonitaj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), ktp ..

 

 

El la komenca 30-hora kurso "Renkontiĝoj kun Esperanto" en Biblioteko Brežice

 

-       EKP kompletigas sian internan bibliotekon (donacis kaj aĉetis librojn, audio-vidaj helpiloj, ktp.), kaj enhavon de ĝi taŭge evidentas. La biblioteko reprezentas ege gravan fonton por lernado kaj aldonado de la scio de Esperanto.

-       Pri lia laboro EKP publikigas multajn artikolojn, riĉigitaj per fotoj, en kelkaj elektronikaj kaj klasikaj, precipe lokaj amaskomunikiloj, sur la retpaĝo de prezidanto kaj sur lia profilo de Facebook. Escepte gravaj estas multnombraj eldonaĵoj en la Bulteno de SIEL »Informoj«. Kelkaj artikoloj afiŝis reta ĵurnalo de Slovenia Adolteduka Centro »La retnovaĵetoj".

 

 

Unu el la "Esperantaj" scenoj en literatura vespero

 

-       Estonte EKP kontinuos antaŭ ĉio per tiuj agadoj, per kiuj oni klopodos laŭeble elegante kaj antaŭ ĉio senaltrude influi la publikan opinion por promovigi Esperanto-ideon kiel »motoron de la tutmonda lingva demokratio«. Tiusence aparte gravas porti la signojn, indikantaj Esperanton, kiel ekzemple la alkroĉsigno »Mi parolas Esperanton« surveste de la anoj de EKP, kursanoj kaj simpatiantoj de Esperanto; algluaj slipoj kun surskribo »Esperanto« por aŭtomobiloj; kaj bontakta inkluzivado de la enhavaj punktoj, rilatantaj al Esperanto, al la programoj de diversaj publikaj aranĝoj sur la loka nivelo kaj pli vaste; propono instrui Esperanton en la formo de lernlaborejoj, studrondoj kaj kursoj, ktp.

 

 

Sceno el la skeĉo "Esperanto en Dobova": »Iru laŭ tiu vojo….”

 

Escepte grava estos kontinua provado informi junulojn pri Esperanto-ideo: lernejoj, junularaj centroj ktp.

Oni klopodos ankaŭ starigi minimuman nombron da anoncpaneloj, sur kiuj EKP informos la loĝantaron pri ĉiuj siaj gravaj aktivadoj kaj invitos la eventualajn novajn membrojn kaj Esperanto-simpatiantojn.

La Klubo preparas kelkajn infanfabelojn kaj aliajn konvenajn tekstojn por ilin traduki en Esperanton por tiel akiri materialon por disvastigi la internacian lingvon ĉe infanoj kaj junuloj.

 

 

  1. KONKLUDAJ PENSOJ

 

Esperanto povas vivi, tiam kiam oni uzas ĝin en diversaj formoj de komunikoj kun esperantistoj en la tuta mondo, alie ĝi estas morta. Ĉe tio devas partopreni ĉiuj kompetentaj faktoroj, kiuj povas influi kreadon de konvenaj cirkonstancoj por internaciigi Esperanton. Pri tio ni devas aparte akcenti, ke estas nepra starigo de moderna infrastrukturo por instrui Esperanton en Slovenio (kvalifikitaj instruistoj en lernejoj, kursgvidantoj por junularo kaj plenkreskuloj, modernaj lernolibroj, vortaroj, interretaj programoj, alloga literaturo ktp.).

Fine ni povas pri graveco de priskribita ekzemplo resumi  en la sekvaj kvar punktoj:

-       granda entuziasmo, persisteco kaj kapableco altiri aliajn homojn,

-       nova formo de kunlaboro kun neesperantaj institucioj en malgrandaj urboj kaj enkorpigado en diversaj agadoj de la loko, kie nin rimarkas multaj. Do, malfermeco al socio ĝenerale,

-       uzado de pli modernaj nomoj por diversaj formoj de lernado de Esperanto (ekz.: »esperanta babilo«, »Ekkonu Esperanton!«, ktp.), ke la homoj havas senton de moderna lernado kaj agrabla kunigado;

-       anoncado pri nia farado en lokaj amaskomunikiloj: vivtenado de publika opinio, ke Esperanto vivas kaj la publiko akceptas nin kiel aktivan partneron por kunlaboro kaj kuniĝado.

 

 

Fontoj:

- Laboraj kaj arkivaj materialoj de Esperanta Klubo Posavje