BreziceZnakColorVector

19-a ESPERANTO - KONFERENCO de ALP-ADRIO

Brežice – Slovenio, 22-23 aprilo 2017

 

Konferencejo: Junulara Centro Brežice,

adreso: Gubčeva ulica 10a, 8250 Brežice

 

 

novi_2017 emblemo AA 2

 

KONFERENCA KAJERO

 

BREŽICE, SLOVENIO, 22-23 APRILO 2017

 

PROGRAMO

 

Konferenca temo:

130 jaroj de E Movado, 100 jariĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj Alp-Adriaj regionoj

 

Vendredo, la 21-a de aprilo

de la 19-a ĝis la 20-a horo

Akcepto kaj pagoj de partoprenantoj ĉe la konferenceja salono

abato, la 22-a de aprilo

h. 08.30

Akcepto kaj pagoj de partoprenantoj ĉe la konferenceja salono

h. 10.00

Oficiala malfermo, kun salutoj de aŭtoritatoj, reprezentanto de Municipo Brežice, direktorino de Instituto…Brežice kaj grupaj raprezentantoj (vidu detalan scenarion); jutjuba reprodukto

h. 10.30

130 Jaroj de Esperanto-movado  (Janez Zadravec)

Antaŭ 100 jaroj forpasis Ludoviko Lazaro Zamenhof    (Elda Doerfler kaj Edvige Ackermann)

ALP-ADRIAJ REGIONOJ kaj ESPERANTO   (Edvige Ackermann)

h. 12.30

Komuna lunĉo ĉe la konferenceja salono

h. 13.30

- Diskuto pri la ĉefaj temoj  kaj pri la temo "EUROREGIO  SEN LIMOJ";

Ĝenerala asembleo de la Alp-Adria -Komitato - diskutoj, proponoj, ks.

h. 15.00

Promenado tra la malnova urba centro

h. 17.30

Komuna vespermanĝo (Gastejo “Santa Lucia” en la urba centro)

h. 19.00-22.00

KULTURA-AMUZA PROGRAMO (vidu detalan scenarion):

Miksita kantkoruso, recitaĵoj, dancmuziko (Gastejo “Santa Lucia” en la urba centro)

Dimanĉo, la 23-a de aprilo

h. 10.00

TURISMA PROGRAMO (per buso): vizito al “Pleteršnikova domačija” (Hejmo de Pleteršnik) en la vilaĝo Pišece; vizito al “Repnice Najger”(Rapujo de Najger), Bizeljsko;Klet penin Istenič / Kelo de ŝaŭma vino Istenič, Stara vas, Bizeljsko (vidu detalan programon)

h. 15.00

Adiaŭ kaj ĜIS REVIDO! (Brežice)

 

ALP-ADRIAJ ESPERANTO-KONFERENCOJ

 

1a        1989    Arnoldstein, Aŭstrio.

Esperanto en la Alp-Adria laborkomunumo.

2a        1990    Kòszeg, Hungario.

Kultura kunlaborado pere de Esperanto en la Alp-Adria laborkomunumo.

3a        1991    Pécs, Hungario.

Amika renkonto - Ĉu ekflagros milito?

4a        1992    Poprad, Slovakio.

Evoluado de Esperanto-aktivado post Ia reĝustigo de la geografia situacio.

5a        1993    Maribor, Slovenio.

Literatura kunlaborado inter la popoloj de la Alp-Adria areo.

6a        1994    Trieste, ltalio.

La popoloj de Alp-Adrio renkontiĝas, interparolas kaj tuj ekfloras amikeco.

7a        1995    Szombathely, Hungario.

Komerco kai Esperanto en la Alp-Adriaj regionoj.

8a        1996    Ljubljana, Slovenio.

Unueco en diverseco.

9a        1997    Crikvenica, Kroatio.

Naturo - nia vivtrezorejo.

10a      1998    Lignano Sabbiadoro, ltalio.

lnstruado de Esperanto.

11a      1999    Pula, Kroatio.

Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en Alp-Adria Iaborkomunumo.

12ª      2000  Ptuj, Slovenio.

Turismo kaj Esperanto.

13a      2001    Triesto, Italio.

enkadre de la 70° Itala kongreso de Esp.

14ª      2002  Rijeka, Kroatio.

enkadre de 5ª kongreso de kroataj esperantistoj

15ª       2005    Trieste, Italio.

Adriatika maro, renkontiĝejo de lingvoj kaj kulturoj diversaj.

16ª      2012   Trieste, Italio.

Enkadre de la Internacia Eŭropa Konferenco.

17ª      2013    Izola, Slovenio.

Paca kunvivejo de tri kulturoj.

18a        2015    Opatija, Kroatio.

Adria maro, maro de Mezeŭropo.

19a        2017    Brežice, Slovenio.

 

 

BONVENIGAJ VORTOJ DE MIHELIČ

Karaj geamikoj, estimataj gastoj!

 

Bonvenon al ĉiuj! Antaŭe mi elkore salutas viceurbestrinon de Municipo Brežice, s-rinon Katja Čanžar, sekretarininon de Esperanto-Rondo de Alp-Adrio, s-ninon Edvige Ackermann, prezidanton de Kroata Esperanto-Ligo, s-ron Anto Mlinar, kaj prezidanton de Slovenia Esperanto-Ligo, s-ron Janez Zadravec.

Mi estas tre ĝoja, ĉar ĉijaran Esperantan konferencon de Alp-Adrio organizas ni, en Slovenio, en Brežice. Precipe mi ĝojas tial, ĉar tiu ĉi evento okazas en la Zamenhofa Jaro, kiam slovenaj geesperantistoj markas ĉijarajn tre gravajn datrevenojn: 130 jaroj de E Movado, 100 jariĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, 110 jaroj de Esperanto-movado en Slovenio kaj 80 jariĝo de Slovenia Esperanta Organizo.

Saltvortoj de Zlatko Tišljar-Pajo:Estimataj esperantistoj de la Alp-Adria regiono! Mi salutas vin chiujn nome de la estraro de Europa Esperanto-Unio kaj ghojas ke via kunveno grave kontribuos al la prifesto de la memoro pri Zamenhof. Certe via arangho trovos lokon en la Europa Bulteno kiun legas multegaj esperantistoj chie en Europo kaj prinotos la konferencon kiel unu elementon de la kampanjo prinoti la Zamenhof-jaron kaj  montri esperantajn atingajhojn al neesperantista publiko. Mi ne dubas ke la organizantoj scios tion eluzi kaj informi vaste pri ghi en siaj lokaj kaj slovenaj informrimedoj.

Sukcesan konferencon kaj kreivan serchon de novaj vojoj por  antauenigi Esperanton.”

La konferencaj temoj, kiuj vi povas vidi en la programo, estas dediĉitaj al menciitaj datrevenoj.

Mi elkore dankas al ĉiuj, kiuj helpis al mi ĉe la organizado de tiu ĉi kunveno, precipe al mia edzino Reneja, al Instituto por entrepreneco, turismo kaj junularo Brežice, pro donita ebleco organizi la oficiala parto de konferenco, al sekretarino de Esperando-Rondo de Alp-Adrio, s-rino Edvige Ackermann kaj al geamikoj de SIEL, pro Ilia helpo ĉe la programo de la konferenco. Al urbestrino Čanžar mi dankas, ĉar ŝi per sia ĉeesto homorigas nian renkontiĝon.

Jen, kelkaj teknikaj informoj. Post la unua parto de la programo ni havos lunĉon en najbara ejo, de la 13.30 ĝis la 14.30. Manĝejo estas pli malgranda, tial ni manĝos en du partoj. Mi proponas, ke unue manĝos Kroatoj kaj Italinoj kaj poste Slovenoj. Sube estas bufedo, kie vi povos atendí kaj aĉeti trinkaĵon. Post la lunĉo ni revenos ĉi tien, al la dua parto de la programo. Post la oficiala programo de konferenco sekvos Ĝenerala asembleo kaj poste ni promenos tra la urbo. Mi petas vin, ke ni kunvenu antaŭ tiu ĉi domo kaj poste kune iru tra la urbo.

Vespermanĝo kun kultura kaj amuza programo okazos en la Gastejo kaj picejo “Santa Lucia”, en urba centro kaj komencos je la 17.30. La menciita kultura kaj amuza programo komencos ĉirkaŭ je la 19-a horo.

Morgaŭ okazos ekskurson. Je la 10-a horo ni kunvenos en la parkejo apud la tiu ĉi domo. Ni veturos per du kombinitaj aŭtoj kaj unu aŭtomobilo, laŭ jam sendita programo de ekskurso.

Mi deziras al vi  sukcesan konferencon kaj gajegan travivon en niaj lokoj!

 

 (Post unua parto de la programo):

Mi kun edzino Reneja, kiel lokaj organizantoj, deziras danki al tiuj partoprenantoj, kiuj helpis ĉe la organizado de la konferenco, rekte kaj nerekte-morale.

________________________________________________

 

Anton Mihelič, loka organizanto de la Konferenco

 

BONVENIGAJ VORTOJ DE ACKERMANN

 

Mi bonvenigas ĉiujn esperantistojn el la Alp-Adria Regiono al tiu ĉi nia 19a Konferenco en Brežice kaj kore dankas Slovenian Esperanto-Ligon kaj aparte Anton Mihelič-n pro la invito renkontiĝi ankoraŭfoje en bela amika rondo en ĉarma urbo, kie bele agadas grupeto da entuziasmaj esperantistoj.

Niaj Konferencoj datiĝas de la jaro 1989 kiam ni decidis transformi la Trilandajn Renkontiĝojn en io pli vasta, sekve de politikaj decidoj pri realigo de “Laborkomunumo Alp-Adria” kiel unu el la pluraj organoj promocianta la interregionajn rilatojn. Ĝi naskiĝis kiel granda regiono, reprezentanta ne nur precizan modelon por la interregiona kaj translima kunlaboroj, sed ankaŭ utilan ag- kaj kontakt-instrumenton inter la registaroj de tiu ĉi parto de Eŭropo.

Esperantistoj ne okupiĝas pri politikaj agadoj kaj ĉiam klopodis kaj klopodas pri komuna agado trans limoj kaj baroj, do verdire por ni estis nenio nova. Ni tamen tiam decidis sekvi tiujn decidojn kaj pro tio ŝanĝi nomon kaj inkluzivi plurajn regionojn de tiu ĉi vasta teritorio en la nova E-organizaĵo. Kaj ni fariĝis ESPERANTO-RONDO DE ALP-ADRIO, jen la oficiala nomo.

Mi ĝojas ke dum tiu ĉi 19a Konferenco ni pritraktos precipe la figuron de Ludoviko Lazaro Zamenhof pro la 130a datreveno de nia movado kaj la 100a datreveno de lia forpaso, malgraŭ ke ni priparolos ankaŭ pri nia organizaĵo en la nunaj tempoj kaj enkadre de Eŭropa Unio.

En antaŭa Konferenco en Opatija ni parolis pri  Adria maro, maro de Mezeŭropo, ĉi foje ni sekvas la rekomendojn de UNESKO, kiu instigis al realigo de diversaj memorigaj eventoj okaze de la datreveno pri Zamenhof. Ni klopodos partopreni en tiu ĉi kampanjo per iuj programeroj, bonvolu subteni nin kaj alporti vian kontribuon por la sukceso de l’ afero, sed precipe por tiu de Esperanto kaj ĝia movado..

 

Edvige Ackermann

Sekretario de Esperanto-Rondo de Alp-Adrio

 

19-a ESPERANTO KONFERENCO ALPOJ- ADRIO (22-23.4.2017)

 

130 jaroj de E movado

 

130 jaroj estas longa tempo, kaj maleblas kelkvorte pritaksi ĝin. Pro tio jen nur mallonga prezento kaj invito al diskuto. En la unua parto ni prezentu niajn plej grandajn malsukcesojn kaj sukcesojn. Tiucele mi invitas ankau po unu reprezentantojn el la landaj au ŝtataj organizoj el la regiono AA prezenti tion.

En la teritorio de Slovenio ni havas E movadon ekde la jaro 1906. Inter la plej grandajn malsukcesojn mi taksas politikaj disdividon de E movado al dekstra kaj maldekstra politika orientigo antau la dua mondmilito, vendon de unusola propra ejo en Ljubljana en la jaro 2000 kaj ĝisnunan neoficialan ŝtatan orientigon al dulingveco (slovena-angla). Al la plej grandaj sukcesoj ni povas en la tempo de Jugoslavio taksi sidejon de eldona centro en Ljubljana, kiam estis eldonitaj multaj libroj, infana literaturo, jugoslavia gazeto kaj okazis multaj kulturaj aranĝoj.  Al tio apartenas ankaŭ larĝa publika enketado en Slovenio en 1973 (pli ol 900 socipolitikaj kaj entreprenaj organizoj- kaj 80 % fariĝis amikoj de E); aktiva politika diskuto en Socialisma unuiĝo (sekve ankaŭ V. Milatovič uzis tiujn rezultojn dum la saluto de 58.UK en Beograd); kaj kvinlandan PDE instruadon de E en 1971-74. Hodiaŭ la E movado estas relative sukcesa kaj alvenas ankau novaj kapablaj membroj. Resume mi povas diri, ke politikistoj ĉiam denove ripetis: »agu de malsupre, ne de supre« (do ne atendu nian helpon), kaj plej valoraj sukcesoj okazis, kiam ni agis internacie.

--------------------------------------------------------------------------------------------

Sekvas prezentoj de opaj ĉeestantaj landoj – Italio, Kroatio…(po 10 minutoj)

Dum tiu ĉi dua parto estas nia tasko bone pritaksi internajn movadajn kaj eksterajn sociajn cirkonstancojn kaj eblecojn.

Sendube hodiaŭ okazas gravaj ŝanghoj en niaj landoj, en AA regiono, en Eŭropo kaj en la mondo sur politika, armea, ekonomia, kultura, eduka kaj psikologiaj kampoj. Tio donas ankaŭ al E movado novajn eblecojn sed samtempe respondecon. En nia AA regiono vivas kvin diversaj popoloj kaj lingvoj kaj tio estas nia granda avantaĝo. En la unua periodo okazis 18 Trilandaj konferencoj (Aŭstrio, Italio, Jugoslavio) kaj nu en la dua periodo jam okazas la 19-a. Unue ni devas respondi: ĉu ni kontentas kun nia nuna relative sukcesa E movado, au ni estas parto de pli larĝa socio kaj volas partopreni sociajn ŝangojn? Se ni kontentas kun la nuna stato, poste ni trankvile kaj amike daurigu laboron; sed se ni volas partopreni sociajn ŝanghojn, poste ankaŭ ni devos ŝanĝi niaj labormetodojn kaj fariĝi videblaj kaj rekonataj al publiko!

Konkrete (kaj denove akcento al nia komuna ago en AA regiono!):

-           Ni ekipigu nin kun unuecaj rekoneblaj ekipaĝoj (ekz. ĉapelo, ĉemizo, deklaro, aŭtoshirmo…

-           Ni partoprenu amasajn renkontojn, kiujn organizas aliaj, sed ni partoprenas sufiĉenombre por esti videblaj

-           Ni partoprenu publikaj manifestaĵojn kiuj rilatas homajn rajtojn, egalrajton, lingvan demokration… kun niaj surskriboj

-           Ni reagu en la gazetoj, radioj, diskutoj… ĉiam, kiam oni mencias au parolas pri la lingva demokracio au pri homaj rajtoj

Nia celo estas: ke publiko rimarku kaj memoru eblecon por elekti ILE anstataŭ nuna koloniismo, diskriminacio au lingva anarkio, kie venkas plej fortaj, ruzaj au agresivaj. Ni partoprenu aktive sociajn ŝanĝojn hejme, en AA, en Eŭropo, en la mondo!

                                                                                                               Janez Zadravec

Rimarkoj:……………………………..

 

 

 

REFERATO DE EDVIGE ACKERMANN PRI ĜISNUNAJ KONFERENCOJ DE ALP-ADRIO

REFERATO DE ELDA DOERFLER PRI VIVO KAJ VERKO DE LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOF

DISKUTO DE ANTO MLINAR, PREZIDANTO DE KROATA ESPERANTO-LIGO

KVIZO PRI LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF (Edvige Ackermann)

NEKAJ KOMENTARJEV O KONFERENCI / KELKAJ KOMENTOJ PRI LA KONFERENCO

UVODNA PROJEKCIJA NA SVEČANI OTVORITVI KONFERENCE / PROJEKCIO ĈE LA SOLENA MALFERMO DE LA KONFERENCO

POSNETEK DELA SVEČANE OTVORITVE KONFERENCE NA YOUTUBE-u / JUTJUBA REPRODUKTO DE LA PERTO DE SOLENA MALFERMO DE LA KONFERENCO

ORGANIZACIJSKI VIDIK 19. MEDNARODNE ESPERANTSKE KONFERENCE »ALPE-JADRAN«, BREŽICE, 22.-23. APRIL 2017

FOTOGALERIJA 19. MEDNARODNE ESPERANTSKE KONFERENCE »ALPE-JADRAN« / FOTOGALERIO DE LA 19-A INTERNACIA ESPERANTA KONFERENCO DE »ALP-ADRIO«

LISTO DE ENREGISTRIGANTOJ POR LA KONFERENCO DE »ALP-ADRIO«

  1. Marija BELOŠEVIĆ, Kroatio
  2. Marijan BENC, Kroatio
  3. Roža BRLETIĆ-VIŠNJIĆ, Kroatio
  4. Boris ČOVIĆ, Kroatio
  5. Sanja DAMJANIĆ, Kroatio
  6. Boris DI CONSTANZO, Kroatio
  7. Tomislav DIVJAK, Kroatio
  8. Cristiana DOERFLER, Italio
  9. Elda DOERFLER, Italio
  10. Nataša DOROSULIĆ, Kroatio
  11. Siniša DVORNIK, Kroatio
  12. Ana Maria FERRER-ZADRAVEC, Slovenio
  13. Peter GRBEC, Slovenio
  14. Davor GRGAT, Kroatio
  15. Zlatko HINŠT, Kroatio
  16. Marija JERKOVIĆ, Kroatio
  17. Janez JUG, Slovenio
  18. Davorin JURAČ, Slovenio
  19. Neven KOVAČIĆ, Kroatio
  20. Ostoj KRISTAN, Slovenio
  21. Karmen LEŠNIK, Slovenio
  22. Jernej LINDIČ, Slovenio
  23. Tomaž LONGYKA, Slovenio
  24. Roberto MAGLICA, Kroatio
  25. Jozo MAREVIĆ, Kroatio
  26. Mirjana MAREVIĆ, Kroatio
  27. Anton MIHELIČ, Slovenio
  28. Reneja MIHELIČ, Slovenio
  29. Teodor MIKIĆ, Kroatio
  30. Anto MLINAR, Kroatio
  31. Vjekoslav MORANKIĆ, Kroatio
  32. Josip PLEADIN, Kroatio
  33. Zdenka POLANŠEK, Kroatio
  34. Nika ROŽEJ, Slovenio
  35. Peter SIMONIŠEK, Slovenio
  36. Milan ŠKRLJ, Slovenio
  37. Rozana ŠPEH, Slovenio
  38. Edvige TANTIN-ACKERMANN, Italio
  39. Anka VOZLIČ, Slovenio
  40. Janez ZADRAVEC, Slovenio
  41. Vinko ZALEZINA, Slovenio
  42. Edi ZANUT, Slovenio
  43. Andrej ŽUMER, Slovenio

 

Nekaj starejših in nekaj novejših znamenitosti Brežic in okolice (zbrala: Reneja Mihelič, v esperanto prevedel: Tomaž Longyka)

Kelkaj malnovaj kaj kelkaj novaj vidindaĵoj en Brežice kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (kolektis: Reneja Mihelič, esperantigis: Tomaž Longyka)

 

grad

 

viteska dv

Grad Brežice z viteško dvorano

Pozidan je bil  sredi 12. stoletja. Ob koncu 15. stoletja so ga v last dobili ogrski kralji, nato pa Habsburžani. Od leta 1694 do druge svetovne vojne je bil v lasti grofje Attems. Zdaj je v gradu sedež Posavskega muzeja. V gradu je čudovita viteška dvorana, ki je največji poslikani profani prostor na Slovenskem.

Kastelo Brežice kun la Salono de la kavaliroj

Ĝi estis konstruita meze de la 12-a jarcento. Je la fino de la 15-a jarcento ĝiaj proprietuloj fariĝis la hungaraj reĝoj kaj poste la Habsburgoj, De la jaro 1694 ĝis la Dua Mondmilito ĝi estis proprietaĵo de la grafoj Attems. Nun en la kastelo estas la sidejo de Muzeo de Posavje. En la kastelo troviĝas belega Salono de la kavaliroj, kiu estas la plej granda pentrita profana salono en Slovenujo.

 

lovrenc

 

Župnijska cerkev sv. Lovrenca

stoji sredi mesta. Bila je zgrajena v romanskem slogu, z baročno razgibanim enoladijskim prostorom ter zahodnim zvonikom nad pevskim korom.

Paroka preĝejo de Sankta-Laŭrenco

Paroka preĝejo de Sankta-Laŭrenco situas en la mezo de la urbo. Ĝi estas konstruita en romana stilo, kun baroke vigliĝanta ununava spaco kaj kun okcidenta sonorilturo.

stolp1

 

Vodovodni stolp

je simbol mesta in najbolj prepoznavna točka Brežic, Zanimiv spomenik tehnične kulture je bil zgrajen leta 1914.

Akvoturo

estas simbolo de la urbo kaj la plej rekonebla punkto de Brežice. Tiu interesa monumento de teknika kulturo estis konstruita en la jaro 1914.

rokova

 

Romarsko cerkev sv. Roka

so zgradili v spomin na kugo. Je lep primer podeželske sakralne arhitekture poznobaročnega klasicizma. V cerkvi občasno potekajo prireditve, predvsem koncerti.

Pilgrima preĝejo de Sankta-Roko

estis konstruita memore al la pesto. Ĝi estas bela ekzemplo de kamparana religia arkitekturo de la malfrubaroka klasicismo. De tempo al tempo ĝi gastigas kulturajn okazaĵojn, precipe koncertojn.

nemska hi

 

Nemška hiša

Tako se imenuje, ker je bil to nekdanji Nemški dom s hotelom. Stavba je do danes ohranila bogato oblikovano pročelje. Zdaj se v njej nahaja okrožno sodišče.

Germana domo

Ĝi tiel nomiĝas, ĉar ĝi siatempe estis germana hejmo kun hotelo. Ĝis nun la konstruaĵo konservis sian riĉe formitan fasadon. Nuntempe en ĝi troviĝas juĝejo.

termecat

 

Terme Čatež

so naravno zdravilišče in športno-rekreacijsko središče z  največjo termalno riviero v Sloveniji. Iz Brežic so oddaljene le 3 kilometre.

Varmobanejo Čatež

estas natura kuracejo kaj la sporto-rekreacia centro kun la plej granda natura varmakva banejo en Slovenujo. Ĝi estas distanca de Brežice je tri kilometroj

mokrice

 

Grad Mokrice

Ta srednjeveški grad je danes preurejen v butični hotel visoke kategorije s stilno opremljenimi sobami in apartmaji v grajskih stolpih.

Kastelo Mokrice

Tiu mezepoka kastelo estas transformita en altkategorian hotelon kun elstaraj stile meblitaj ĉambroj kaj apartamentoj.

terme dob

 

Terme Paradiso

se nahajajo v Dobovi, tik ob železniški postaji, oddaljene samo 5 km od Brežic.

Varmobanejo Paradiso

troviĝas en Dobova tre proksime de la stacidomo, kiu distancas de Brežice nur je 5 kilometrojn.

klunove

 

Klunove toplice

so v Bušeči vasi in so stare več kot 200 let. Voda ima 27 stopinj in je zelo zdravilna.

Stari viri poročajo, da se je teh toplicah kopal tudi France Prešeren, največji slovenski poet.

Varmobanejo Klun

troviĝas en la vilaĝo Bušeča vas. Ĝi aĝas pli ol 200 jarojn. La akvo varmas 27 Celsiajn gradojn kaj estas kuraca.

gradpisece

 

Grad Pišece

stoji na griču SZ nad vasjo Pišece. Ob gradu je urejen čudovit angleški park, v katerem izstopata 50 metrov visoka sekvoja in manjši ribnik.

Kastelo Pišece

Staras sur monteto nordoriente de la vilaĝo Pišece. Apud la kastelo troviĝas belega angleca parko, en kiu elstaras 50 metrojn alta sekvojo kaj malgranda fiŝujo.

pisece

 

Pleteršnikova domačija, Pišece

To je rojstna hiša slovenskega jezikoslovca, avtorja Slovensko-nemškega slovarja, Maksa Pleteršnika. Domačija je kulturni spomenik. Uvrščena je v zbirko slovenskih muzejev in je pomembna za kulturno življenja vasi.

Bieno Pleteršnik, Pišece

Ĝi estas naskiĝa domo de la slovena lingvisto Maks Pleteršnik, aŭtoro de la fama sloveno-germana vortaro. La bieno estas kultura monumento. Ĝi estas kategoriigita kiel muzeo kaj donas signifoplenan noton al la vivo de la vilaĝo.

repnice

 

Repnica Najger, Brezovica na Bizeljskem

Kmetje so repnico uporabljali za spravilo pridelkov. Kopati so jo začeli že v 19. stoletju. Sčasoma je nastala ena izmed najlepših posebnosti, ki jih je vredno obiskati.

Rapokonservejo Najger, Brezovica en Bizeljsko

La vilaĝanoj uzadis ĝin kiel konservejon de rikoltaĵoj. Ili ekfosis ĝin jam en la 19-a jarcento.  Iom post iom ĝi fariĝis unu el la plej popularaj vidindaĵoj de la regiono.

mcbr5

 

MC1

Mladinski center in hostel Brežice

V tem centru bo potekala konferenca in v hostlu bodo lahko udeleženci konference prenočevali.

Junulara centro kaj restadejo Brežice

En tiu ĉi centro okazados la konferenco Alp-adria. En ĝi la partoprenantoj de la konferenco povos tranokti.

 

splavar

 

Hotel Splavar

Nahaja se v središču mesta. Tudi v njem si bodo udeleženci konference lahko izbrali prenočišče.

Hotelo Splavar

Ĝi troviĝas en la centro de la urbo. Ankaŭ en ĝi povos tranokti la partoprenantoj de la konferenco.

 

sLUCIJA

 

LUCIJA1

Santa Lucija

V starem mestnem jedru je enonadstropna stavba nekdanje lekarne z renesančnim pročeljem.

Danes je v njej Gostilna in pizzerija Santa Lucija, kjer bomo imeli večerjo in kulturni ter zabavni program.

Santa Lucija

En la malnova urbokerno troviĝas unuetaĝa konstruaĵo de siatempa apoteko kun renesanca fasado. Nuntempe en ĝi estas gastejo kaj picejo Santa Lucija, kie ni havos vespermanĝon kaj partoprenos en kultura kaj amuza programo.